Malgranda kaj bela
Por kongresi en la 31-a kataluna kaj la 4-a transpirinea
kongresoj, de la 31.10-03.11.02 al la fama baleara insulo Mallorca alflugis
kaj alŝipis sesdeko da esperantistoj. Krom la katalunoj en la agrabla urbeto
Sóller la kongreson kaj la belajn sunajn tagojn ĝuis la partoprenantoj el
Britio, Francio, Germanio, Italio, Kroatio, Portugalio kaj Svedio.
La internacieco de la kongreso (pli ol la kvinono da eksterlandanoj) estis
tre aprezita. Kiel oficialajn gastojn KEA koncertigis Gianfranco Molle el
Italio kaj la katalunan ensemblon "Kaj tiel plu" gvidatan de Xavier Rodon
kaj prelegigis Paul Gubbins (Britio) kaj Viŝnja Brankoviĉ (Italio/Kroatio).
Kiel la kunredaktoro, la brita gasto prezentis "Monaton" kaj kiel verkisto
de teatraĵoj la provokan prelegon: "Esperanto-teatro: kiam la kurteno leviĝos?"
Kadre de la kongresa temo "Malgrando estas bela" Viŝnja Brankoviĉ rakontis
pri "Hum - la plej malgranda urbo en la mondo". Post la prelego de kataluna
IKEF-ano Josep Franquesa pri malgrandaj entreprenoj kaj la propra entreprenista
evoluo ŝi parolis pri unupersonaj firmaoj, ankaŭ prezentante la ekzemplon
de la propra priesperanta entrepreno, Orbis Pictus el Trieste. La atenteman
aŭskultantaron pensigis ankaŭ Hèctor Alòs i Font per la prelego "Lernado
de fremdaj lingvoj: kiucele?"
En la agrabla kongreso sen temporabaj ceremonioj kaj laciga jarkunveno karakteriza
estis ankaŭ la partoprenantaro ĉiugeneracia. Aparta malkovro por multaj estis
la kreema kaj produktiva "Majorka esperantistaro" (la LKK) kiu prezentis:
hejmecan filmeton "Malgrandaj vilaĝetoj de Majorko", kongresan T-ĉemizon
kaj saketon kun spritaj desegnaĵoj de David Martínez Moll, poemlibreton "La
balkanikoj" de Albert Herranz Hammer (prezentitan kiel recitalo dum la arta
vespero) kaj libregon de historiisto Xavier Margais "El moviment esperantista
a Mallorca (1898-1938)". La libron (kiu estas nur la resumo de la doktoriĝa
disertacio), fare de la aŭtoro mem ili solene prezentigis en la malgranda
urbestrara salono, ankaŭ kiel omaĝon al la pioniroj de la movado en Sóller
( Miquel kaj Andreu Arbona). Al ĉiu interesita kongresano ili ebligis simplan
senpagan loĝadon en la kongresejo, la kulturejo "Dolĉa Domo". Efike ili kunlaborigis
la urbestraron, precipe la honoran komitatanon s-ron Guillem Bernat Ferrer.
Kiel kultura konsilanto li ĉiutage praktike helpis la kongreson, ĉu mem ĉeestante
la akceptadon aŭ de la urbestraro regalitan bufedan vespermanĝon, ĉu kunkantante
kun la urba popolgrupo, ĉu ĉiĉeronante tra la urbo! Fine, la majorkanoj banketigis
nin en la sama restoracio en kiu tagmanĝis ankaŭ la partoprenintoj de la
14-a kongreso en la jaro 1927!
Al la lokuloj kaj multaj turistoj la kongreso estis vidigita per la reklamiloj
en la ĉefa placo kaj antaŭ la kongresejo, per la ekspozicioj de etigitaj
laboriloj kaj pri Esperanto kaj per dekkvino da artikoloj en la lokaj gazetoj.
Por ne malmultaj eksterlandanoj la kongreso komenciĝis aŭ/kaj finiĝis en
la vigle ekfunkcianta Barcelona Esperanto-Kontaktejo kiun jarkomence lanĉis
la librovendisto Karles Berga.
Bedaŭrinde ke pri tia aranĝo la esperanta antaŭkongresa informado estis nesufiĉa
kaj malfrua.
Sed, nun eĉ pli entuziasmigita kreema "Majorka esperantistaro" ekplanis novan
aranĝon (kulturan kaj turisman) en sia rava insulo! La partopreno en ĝi estu
granda kaj bela!
Viŝnja Brankoviĉ