La pasintan 30an de marto de 2001 estis legata en la Universitato de les Illes Balears la doktoriĝa tezo "Esperantista Movado en Majorko, 1898-1938”, verkita de Xavier Margais Basi.
Formis la tribunalon:
- Doktoro J.M. Santandreu Soler, de la Universitato de
Alakanto.
- Doktoro J.A. Ferrer Benimeli, de la Universitato de
Zaragozo.
- D-rino. Isabel Moll Blanes kaj Dr. Sebastià Serra
Busquets, ambaŭ de la Universitato de les Illes Balears.
La prezidanto estis doktoro Joan Mas i Vives de la Universitato
de les Illes Balears.
Ili donis al la tezo la maksimuman kvalifon kiun oni
povas doni en la universitato: Cum Laude.
La tezo havas kvar partojn,
1. Praesperantismo.
Alportadoj de lingvistikaj projektoj, kie partoprenis
samlingvanoj, lingvistika ide-aro kaj sociaj ofertoj verkitaj de pluraj
aŭtoroj, kies verkoj influis majorkanojn, laŭ socia kaj historia vidpunkto.
Naskiĝo de la Esperanta Movado kaj sia influo en okcidenteŭropaj landoj.
2. Esperantismo en Majorko. 1898-1918.
Enirvojoj al Majorko de nia movado. Organizado de Esperantista
Klubo Palma. Kulturaj aktivaĵoj, kongresoj, floraj ludoj, ktp.
3. Esperanto en Majorko. 1919-1938.
Kreskado de esperantismo en Majorko, tie partoprenis
pluraj asocioj. Kulturaj aktivaĵoj. Detruado de la esperanto movado fare
de la hispana faŝista armeo.
4. Kelkaj biografioj de esperantistoj. Ekzemple Miquel Arbona, Joan Mascaró, Bartomeu Font, inter aliaj.
La aspektoj plej valorataj de la tribunalo estis,
- La vasteco kaj detalemo de la verko.
- La rigora metodologio.
- La originaleco de la temo, ĉar ne ekzistas en la hispana teritorio alia tezo pri la esperantista movado.
- La kvanto da fontoj konsultitaj (orala historio, publikaj kaj privataj arivoj, bibliotekoj, ĵurnaloj ktp.)
- La malfacileco por trovi sufiĉan informojn kaj dokumentojn ĉar multaj estis bruligitaj aŭ detruitaj dum la hispana milito (1936-1939).
- La fakto ke la temo estas ektraktata laŭ historia vidpunkto, sed pri esperanto kutime oni parolas prefereble laŭ lingva vidpunkto.
- Ke tiu laboro utilas por reakiri historian memoron pri personoj kiuj batalis por siaj idealoj.
- Ke en tiu tezo estas cititaj multaj personoj kies nomo estas vere fama en kultura medio de Katalunlandaro, sed ekde ne kutima perspektivo.
Ni esperas vidi tiun verkon baldaŭ eldonita kaj ni ŝatus ke ĝi servu por kuraĝigi aliajn gravajn esploradojn pri kion signifis la esperanta movado en aliaj partoj de la mondo.