Free Web Hosting Provider - Web Hosting - E-commerce - High Speed Internet - Free Web Page
Search the Web

Artisto

Nia asociano David Martínez, konata artisto pro siaj desegnoj, (ĉefe komiksaj, sed ne nur) suprizigis nin per nova arta agado, sed en tute alia fako. La 5an de aprilo 2002, en malfrontpaĝo de “Diari de Balears” (katalunlingva baleara ĉiutaga ĵurnalo) aperis artikolo kun pluraj fotaĵoj pri filmado de dokumentaro en Majorko. La filmo “Viatge de paraules” (vojaĝo de vortoj) temas pri la laboroj de la eminentuloj Antoni Maria Alcover kaj Francesc de Borja Moll en la redaktado de katalunligva vortarego, dum plio ol duono de la pasinta jarcento. David ludas, en fikciaj scenoj de la fimo, la rolon de sia avo, la filologo Francesc de Borja Moll (1903-1991). La filmon, omaĝe al la filologo Antoni Maria Alcover oni vidos en kataluna televido post kelkaj monatoj.

David Martínez Moll en la rolo de sia avo, Francesc de Borja Moll


Denove porlingva bataltago

Nia asocio, post kelkaj jaroj, denove partoprenis videble en festa bataltago por kataluna lingvo, okazinte en Palma. Ĉijare ni kunportis verdan flagon kaj ne tolafiŝon. Inter homa amaso nia flago perfekte videblis, ĉar estis la sola verda.

Nian ĉeeston oni konstatis en la loka taggazetaro. En “Diario de Mallorca” oni menciis nian lingvon en artikolo; kaj en “Diari de Balears·aperis fotaĵon en kiu nia flago perfekte videblas, kiel vi povas konstati.

 

Ĉiujara omaĝo

Denove nia asocio partoprenis en la ĉiujara omaĝo al la respublikistoj murditaj de la faŝismo post la militribelado de 1936. La omaĝo okazas la 14an de aprilo, kaj ĝin organizas loka maldekstrularo Ales, de Santa Maria del Camí.

Ne nur denove verdan flagon elstaris en la evento, sed ĉi jare la prelegon verkis kaj legis (katalunlingve) nia asociano Albert Herranz, invitita de la organizantoj.

La loka monata gazeto “Coanegra” substrekis la ĉeesto de esperantistoj en tiu omaĝo.

Albert Herranz legante la prelegeton

reen