La pasintan 14an de aprilo, 70a jardatreveno de la
Dua Respubliko, organizita de loka maldekstrularo Ales, okazis en la tombejo
de la vilaĝo Santa Maria del Camí [kami’] omaĝo al la lokaj respublikanoj
murditaj de la faŝistoj dum la militribelado okazinta en la jaro 1936.
En ĉi tiu kadro, pluraj membroj de Majorka Esperantistaro partoprenis
en la omaĝo kaj ankaŭ rememoris majorkajn esperantistojn kiu same estis
murditaj de la faŝitoj kaj ofertis, en esperanta lingvo, informojn al
la ĉeestantoj pri niaj martiroj. ĉi tiuj folietoj estis avare prenataj
de la partoprenantoj, dume nia samideano kaj doktoro pri historio Xavier
Margais prelegis mallonge kaj katalune al la tuta respublikanaro.
En la numero, 458, de la majorka dekkvintaga revuo L’Estel
oni multe informas pri la Respublika Tago, kaj ankaŭ pri tiu evento, same
kiel en la vilaĝa revuo Coanegra [koanegra], menciante kaj rimarkante
la partoprenon de esperantistoj, kaj la fakton ke esperanta flago prezidis
la eventon, kune kun la trikolora
En l’Estel ni povas legi longan artikolon: "Santa
Maria del Camí: commemoració dels 70 anys de la República"
“...parlaren de la repressió feixista contra els
membres d’aquest important moviment cultural represaliat pel feixisme.
La bandera dels esperantistes -juntament amb la de la República- presidí
l’acte...”
Jen la teksto de la folieto kiun ni disdonis:
RESPUBLIKA TAGO
Hodiaŭ, la l4an de aprilo, anoj de Katalunlandaro festas
la Respublikan Tagon. Ni volonte rememoras ĉi tiun tagon, ĉar en ĝi
kuŝas simbole nia amo al la libereco, frateco kaj egaleco. Ankaŭ ni rememoras
samideanojn kiuj estis murditaj kaj persekutitaj de la hispanaj faŝistoj.
Ili estis malamitaj ĉar vivis laŭ respublikana moro kaj pensmaniero.
Vidu malgrandan biografion de iujn kiuj batalis por respublikana
idearo.
Antoni Coll Sastre. (Palma 1892-1937) Alkohola industriisto. Li havis plurajn interesojn, fondis la Lliga Laica-n kaj estis ano de l’ Ateneu Sindicalista, ankaŭ kunlaboris en anariistaj revuoj, ekzemple Cultura Obrera kaj aniĝis en framasona Palma loĝio. En esperantaj medioj, li estis ano de Esperantista Klubo Palma kaj de SAT. La 9an de augusto de 1936 estis kaptita kaj restis malliberita en la Missió, nokte la 6an januaro oni asertas ke estis liberita sed de tiam oni scias nenion pri li.
Sebastià Crespí Valls. (Palma 1899-1936) Linidesegnisto. Li havis plurajn interesojn kaj estis amatora verkisto. Li partoprenis en la esperantista movado, dum la jaroj 1927 kaj 1928 prezidis la Esperantistan Klubon Palman. Poste li partoprenis en la fundo de la Grupo Esperantista Lumo. Politike li fondis Palman anaron de Esquerra Republicana Balear kaj prezidis ĝin. La 10an de oktobro 1936, policanoj kaptis lin en sia hejmo kaj la sekvanta tago, frumatene, lia korpo aperis en tombeja vojo, en lia kapo kelkajn kuglojn.
Joan Matas Soler. (Palma 1902-1936) Tajloro. Li loĝis en Sta. Catalina kaj havis propran laborejon en Borseria strato kie estis kaptita de la faŝistpolico la 5an de novembro 1936. Kiel aliaj esperantistoj li havis plurajn interesojn: agis en la Creu Roja de Santa Catalina, en l’ Ateneu Sindicalista kaj en la framasonerio, kie lia simbolnomo estis Zamenhof. Li multe laboris favore al esperantismo, tie li estis vicprezidanto de la Esperantista Klubo Palma kaj aniĝis al SAT. Oni asertas ke estis li murdita la 25an de novembro 1936.
Josep Salom Nadal. (Pla de na Tesa, 1896-1936) Masonisto. Interesata en progresemaj ideoj li agis en socialistaj kaj komunismaj medioj. En esperantujo li aliĝis al SAT kaj al Esperantista Klubo Palma. Vera artisto kaj kulturamatoro en la Floraj Ludoj okazitaj en Palma la jaro 1925a li donis monpremion. Laŭ Diccionari Vermell li estis murdita la 8an de oktobro 1936.
Xavier Margais dum sia prelego