Free Web Hosting Provider - Web Hosting - E-commerce - High Speed Internet - Free Web Page
Search the Web

Omaĝe al Fernando Redondo

Fernando Redondo Ituarte naskiĝis en Maono (Minorko) en la jaro 1882. Profesie li estis militisto kiel sia patro. Staba kolonelo, li multe laboris en kartografia fako, desegnante mapojn en Kanariaj kaj Balearaj insuloj.

En 1907 li aliĝis al la esperanta movado. Poste, kunfondis en Madrido la Esperantista Militista Asocio. Pri nia movado li laboris plene, favore, kuraĝe, kaj partoprenis en la redaktado kaj eldonado de pluraj revuoj, inter aliaj, Homaro, Hispana Lumo, Hispana Esperantisto, ktp.,

Ankoraŭ juna, en 1912,  li aliĝis al framasona asocio kaj prenis kiel simbola nomo Esperanto. Tie, li konstatis ke pluraj esperantistaj kamaradoj, aperis aliĝintaj delonge en tiu asocio; inter aliaj J. Mangada kaj  Gonzalez Linera.

Dum la jaroj 1930-1933, li estis destinata al Palma kiel staba ĉefo. Tie multe laboris en progresemaj medioj kunfondante framasonan logion, Pitagoras 20, teosofan asocion, Ramon Llull kaj ludante gravan rolon en la Esperantista Klubo Palma, kiel vicpresidanto kaj gvidante kursojn.

Li multe verkis originale en esperanto aŭ tradukis el la hispana. Komence de 1934 li foriris al Madrido kaj komencis novan taskon: Provo pri idearo. Bedaŭrinde ĝi restis senfina.

Meze de la jaro 1936 komenciĝis en Hispanio grava milito. Fernando Redondo restis fidela al la Respublika registaro. Li batalis en la montaro proksima al Madrido kaj meze de 1937 estis destinata al Minorko.

Kiam Barcelono estis okupita de la faŝista armeo la Minorka insulo ne havis jam militan eblecon. Fernando Redondo ekziliĝis al Meksikio kie traspasis en 1949. Intertempe laboris ankoraŭ favore al la movadoj kiun li tre multe amis dum sia vivo.

Per nia bulteno, kaj per nia retpaĝaro, ni deziras omaĝi ĉi tiun giganton de la esperantista movado kaj de la interna ideo.  Pro tio ni rememoras  La Misvojon, verkita de li en 1934, kiu aperis eldonata en La Praktiko.