Free Web Hosting Provider - Web Hosting - E-commerce - High Speed Internet - Free Web Page
Search the Web

LA PINO EN FORMENTOR

El la kataluna tradukis Josep Grau Casas, lingva komitatano.

Kor’ mia amas arbon! Ol kverko pli fortika;
ol olivuj’, pli aĝa; kun verd’ de oranĝarb’-
folioj ĝiaj velkas neniam; senefika
al ĝi, giganto, estas atak’ de l’ malamika
  ventego de la mar’.

Ne montras ĉe la folioj sin floro enamita,
al ĝi kisadi ombron ne iras fontoflu’;
sed Di’ arome ŝmiris la kapon konsekrita
kaj faris al ĝi tronon sur mont’ abrupt-rompita
  kaj fonton ĉe marblu’.

Kiame for sur ondoj revivas lumo dia,
ĉe l’ branĉoj ne resonas de birdoj pepmurmur’:
de gipaet’ aŭdiĝas la krio energia
kaj flugilegojn svingas super amas’ folia
  fluganta la vultur’.

ĝi vivon ne subtenas per ŝlimo de la tero;
tordiĝas ĝia forta radik’ sur roka ŝel’;
ĝin nutras rosoj, pluvoj, lum’ arda, ventvetero...
kiel profet’ ĝi havas por ĉefa vivlivero
  la amon de ĉiel’.

Belega arb’! Genion ĝi bildprezenti pravas:
pro montojn superstara, pro al spaceg’ aspir’:
se ter’ al ĝi-malmola, ĉiel’, kiu ĝin ravas,
branĉaron ĝian kisas, kaj ĝi la ŝtormon havas
  por glor’ kaj por dezir’.

Ho ja!... ke kiam siblas kun furioz’ ventaroj
kaj ŝaŭmen ŝajnas fali de l’ arb’ la roko-seĝ’,
ĝi tiam ridas, kantas, pli laŭte ol ondaroj,
kaj finvenkinte skuas supere de nubaroj
  hararon kvazaŭ reĝ’.

Mi envias, arbo! Sur tero la malpura
kiel sankaĵo gvidos min via rememor’;
konstante lukti, venki, sur alt’ reĝi lazura,
sin nutri kaj vivadi ĉiele, per lum’ pura...
  ho viv’! Ho nobla sort’!

Animo forta, supren! Transflugu tra nubaro,
sur alt’ enradikiĝu laŭ l’ arb’ en roka grund’:
sub plandoj viaj falos de mond’ kolera maro,
kaj viaj kantoj iros trankvile tra ventaro
  samkiel la hirund.

 pri tiu verko