Antoni Seguí [Segi'], kiu estas poeto kaj studas M. Costa,
verkis artikolon parolante pri pluraj poemoj tradukitaj de la fratoj Jaume
kaj Josep Grau Casas al nia lingvo esperanta el la poemaro de Costa i Llobera.
Inter ili Sekeco, La feinoj, La sinjora ĝardeno, La paŝtistineto,
Plaĉa marbordo, La
pino en Formentor' , Kial? kaj Adiaŭo.
Kurioze, ili aperis kiel perloj en la neforgesebla Kataluna
Antologio, kiu estis eldonita danka’l la akcioj subskribitaj por pluraj
samideanoj kaj katalunaj kluboj, inter ili Kataluna Esperantista Federacio
kaj Esperantista Klubo Palma, dum la jaro 1925.