Dediĉita al la homoj, kiuj ĉiam plendas, sed
nenion faras.
Post densa mallumo ekzistas abismo,
Al kiu la lingvo rapidas;
Ni semas malfidon per simpla sofismo,
Kaj certan disfalon ni vidas.
Kaj nin ne konvinkos eĉ pruvoj po miloj,
Aŭ klaraj razonoj, aŭ bonaj konsiloj,
ĉar ĉiel malhelpi jam de la komenco
Ni celas kun firma intenco.
Nur fuŝa, malbela, sen ia sukceso,
Ni vidas nepropran laboron.
Eĉ guto acida, falante sen ĉeso,
Doloras plej gajan la koron.
La moko, la rido, la indiferento,
Jen estas la ilo, en ĉiu momento,
Per kiuj ni provas, verŝante sarkasmon,
Velkigi la entuziasmon.
Ni plendas kaj plendas, neniam laciĝas,
Pri l’ tempoj pasintaj pensante;
Cent horoj perdiĝas, mil horoj perdiĝas,
Ni plendas kaj plendas konstante.
“Laboru kaj fidu!” La homoj nin petas,
“Neniam!” en oro ni krie ripetas,
Obstine gruntante - neniu nin dankos,
Sed tamen la plendoj ne mankos.
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkintajn foliojn disĵetas,
Ni helpos la venton, kaj refortigitaj,
Ni plenan disfalon profetas.
Eĉ kiam la krizo jam estas pasinta,
Kaj fido en koron denove veninta,
Obstine ni tedas per malpropagando
La homojn tra tuta la lando
Fernando Redondo (Hispanujo)