La Loka Komitato elektis tiun temon por nia ĉijara Kongreso. Kial? Pri kio
la temo pensigas nin, kaj kiel ĝi rilatas al Esperanto? Jen nia klarigo.
Ni estas esperantistoj kaj, kompreneble, ni ne pensas nur pri la lingvo,
sed ankaŭ pri ĉiuj aferoj koncernantaj nin kiel civitanojn. Kaj en pluraj
aspektoj tio, kion ni ŝatas, rilatas al malgrandeco.
Ni preferas malgrandetajn fruktojn, gustoplenajn, metie kreskigitajn, al
tiuj forcitaj, ŝvelaj kaj kvazaŭ industriaj, sengustaj, samgustaj, samformaj
kaj samgrandaj en ĉiuj vendejegoj tra la tuta mondo.
Ni preferas malgrandajn vendejojn, kie la interrilatoj estas homecaj, afablaj,
al la grandaj magazenoj senpersonaj.
Ni preferas justan komercon, kies profito iras al la laboristoj, al multlandaj
entreprenegoj, kies profiton enpoŝigas malmulto.
Nin interesas lokaj gazetoj, kiel esprimo de aktiva kolektivo, pli ol amaskomunikiloj
mondskale kontrolataj.
Ni preferas malgrandajn lernejojn, kie ĉiuj konas ĉiujn, al lernejegoj gigantaj
kaj amasigantaj, kie homoj fariĝas numeroj.
Ni ŝatas, kiel ĉiuj infanoj, la etajn personojn en rakontoj, kiuj per sia
lerteco venkas malicajn gigantojn.
Ni defendas la rajton ekzisti de kulturoj kaj lingvoj minoritataj kaj minoritatigitaj;
kaj ni klopodas kontribui, por ke la puŝo de superregantaj altrudemaj kulturoj,
sub protekto de grandaj ekonomiaj povoj, ne forviŝu ilin.
Plaĉas al ni malgrandaj kaj trankvilaj vilaĝoj, ĉarmaj strandoj, barkoj sur
la maro, kaj bicikloj sur la vojo; kaj ankaŭ distingi malgrandajn erojn,
kiuj ebligas grandajn aferojn (sablerojn, pecetojn de mozaiko...)
Kaj ni ŝatas nian lingvon, Esperanton, kiu malgrandas kompare kun imperiaj
lingvoj, ĉar ni elektis ĝin, kaj ĝi utilas por multaj aferoj, grandaj laŭ
ni.
Nek ĉio eta belas, nek ĉio ega fias. Esperanto estas malgranda lingvo nur
depende de la vidpunkto. Kaj grandaj aferoj povas esti belaj, kiam ili helpas
nin en niaj ĉiutagaj malgrandaĵoj. Pri tio ni volas paroli en tiu eta kaj
ega kongreso. Estu ĉiuj bonvenaj.
La Loka Kongreso Komitato