Free Web Hosting Provider - Web Hosting - E-commerce - High Speed Internet - Free Web Page
Search the Web

Esperanto en majorkaj romanoj

Nia literaturo riĉiĝis per du romanoj verkitaj de nia samcivitano Albert Herranz. Incident a Malaco kaj 7 días de enero. En ambaŭ, kvankam ili estas verkitaj katalune kaj hispane, nia lingvo esperanto aperas kiel popola kaj uzata lingvo. Ni gratulas nian samideanon Albert, uzante pioniran vorton: Supren!
 

Strato Esperanto en Palma


Kiam vi vizitos nian insulon ne forgesu promeni tra la strato Esperanto.

Ĝi situas en Son Ferriol, kiu estas popolkvartalo oriente de la urbo.

Pastro Bartolomeo Font, pioniro de nia movado en Majorko, nomis stratojn kaj placojn de Son Ferriol dum la dudekaj jaroj de la nuna jarcento. Inter aliaj li nomigis straton Esperanto kaj placon Zamenhof.

Bedaŭrinde la faŝista loka registaro anstataŭis meze de la jaro 1938 placan nomon, kaj la nomo Zamenhof malaperis. Memorante la kruela kaj sanga batalo okazinta en Teruel, kiu vere signifis pordon per kiu la ribelintoj detruis la IIa Hispana Respubliko, faŝistoj nomis Teruel tiun placon.
 
 

Taŭga nomo

Kelkfoje oni trovas surprizigajn kuriozaĵojn, kiel tiu establaĵo en Palma. ĉu ekzistas pli taŭga nomo ol "de Haro" por hararanĝisto?