La kajereto
Dum la lasta julio mi komencis studi Esperanton. Mi estis tre
kurioza kaj interesa pri mia lernanta proceso ĉar mi estis
instruistino de la angla lingvo en unuagrada lernejo.
Ekde la unua leciono kun mia profesoro Xavier mi sciis, ke la
plej granda tasko por mi estos rememori kaj uzi korekte la
esperantajn vortojn. Facile mi komprenis la lingvon ĉar multaj
vortoj estas similaj en la aliaj lingvoj kiujn mi jam scias.
Do, mi ekverkis en kajereto Esperantan vortaron, kaj inkludis
indekson kaj proksimume kvindek temojn. Mi kunportas la kajereton
en la aŭtomobilo kaj mi studas la vortaron ĉiam kiam mi atendas
iun aŭ ĉiam kiam mi estas kaptita en trafika enkothalto.
Ĵuse mi surbendigis la vortaron (kaj kelkajn aliajn tekstojn)
kaj nun mi aŭskultas ĝin dum la hejma laboro, kiam mi estas
kuirante, balaiante aú purigante la hejmon. Mi antaŭdiras la
esperantan tradukon de ĉiu vorto aŭ frazo ĉar tio helpas min
taksi mian progreson.
Assumpta
(aperinta en nia 5a bulteno, printempo 2001)