Free Web Hosting Provider - Web Hosting - E-commerce - High Speed Internet - Free Web Page
Search the Web

"El moviment esperantista a Mallorca", de Xavier Margais.

 

Xavier MARGAIS:

"El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938)",
Edicions Documenta Balear, Col. Arbre de Mar núm. 6, Palma, 2002,

ISBN 84-95694-29-8, 371 pàg.

 

Temas pri ampleksa resumo de la doktoriĝa tezo de la aŭtoro, prezentita la 30an de marto 2001 kaj al kiu oni aljuĝis la plej altan kvalifikon.

Ĝi unue prezentas kelkajn ĝeneralajn aspektojn de la frua internacilingva movado, kaj poste detale rakontas pri la kreiĝo de la majorka esperanto-movado ĝis ties terura neninigo fare de la faŝistaj ribelintoj (i.a. kvar esperantistoj estis mortpafitaj). Por tio la aŭtoro elfosis ne malmultajn arkivojn (i.a. la fifaman salamankan), glutis dekojn da librojn, voris milojn da gazetoj kaj intervjuis amaseton da homojn. Entute, mi kredas, 15-20 jarojn da laboro.

Nur en la unua supraĵa frandado, tre kortuŝis min la priskribo pri lia aliro al Bartomeu Matas, frato de Joan Matas, mortigita de la faŝistoj: "En demanar-li pel seu germà un dia de primavera a mitjans anys noranta, emocionat ens va respondre: se saben noves?".

Inter la dokumentoj aperantaj por la unua fojo, ekzemple, troviĝas la originala parolado de Aribau pri internacia lingvo, kiu ĝis nun estis eldonita nur en esperanta traduko. Krome, la libro estas tre bele eldonita kaj entenas bonan kolekton da fotoj kaj reproduktitaj dokumentoj.

Iom simila nacilingva libro ekzistas verŝajne nur en la angla: The Esperanto Movement de Peter G. Foster (Moulton, Contributions to the Sociology of Language, 32, 1982, ISBN 90-279-3399-5, 413 paĝoj, bedaŭrinde elĉerpita). Tamen la brita libro estas ĉefe socilingvistika dum la nuna aliro estas historia.

La libron oni tre baldaŭ prezentos en Palma kaj same oni faros dum la venonta kataluna kongreso en Sóller. Ĝia distribuado tra la librovendejoj ĵus ekas.

Ek al leg'!

Hektor Alòs, septembro 2002

 

 

Antaŭ kelkaj semajnoj oni eldonis libron "El moviment esperantista a Mallorca", verkita de nia samideano Xavier Margais (Edicions Documenta Balear); ĝi estas eldonita en kataluna lingvo, kaj entenas la doktoriĝan tezon pri la temo kiun vi imagas lau la titolo, pri la movado en tiu insulo el 1898 al 1938.
Mi aĉetis ĝin pasintsemajne (la alilingvaj libroj alvenas malrapide en Madridon), kaj legis ankora
ŭ nur ĉirkau trionon de la tuto.
Mi treege rekomendas ĝin. Ĝi montras ion neordinaran en nia movado profesiecon. La libro estas verkita lau ĉiuj postuloj de la scienca rigoro, kun detalo, kun esploro de arĥivoj, interparolo kun atestintoj, legado de la literaturo (inklude, interalie, mi mencias pretere, de artikolo de José Mª Rodríguez).
Ĝi ne nur rakontas, sed ankau analizas la movadon. Krome, kvankam ĝi fokusiĝas en la majorka movado, ĝi tre trafe analizas ties rilaton al la ceteraj sferoj de agado (katalunlingvia, hispana kaj internacia)
Eĉ la eldonado estas elstara: bona bindo, bonkvalita tiparo, enesto de bildoj kaj fotoj, aneksoj, noma indekso, ktp.
Vere enviinda eldono.
Por hispanlingvuloj ĝi povas esti iom malfacile legebla; krome, ĝi
pritraktas tre specifan parton de nia movado. Sed se vi scipovas la
katalunan, kaj interesiĝas pri historio de Esperanto, ne hezitu, legu ĝin.
Toño del Barrio, novembro 2002
 

 

Notico aperinta en L'Avenç - Novembro 2002:
La esperantista idealo - la volo trovi universalan lingvon - konkretigita en la lingvo elpensita far D-ro. Zamenhof, alvenis al
Majorko el la inter
ŝanĝoj kiuj la majorkanoj efektivigis kun lakontinento. Insulaj intelektuloj atentis pri ĉiuj debatoj - speciale tiuj, kiuj okazis en Katalunio - kiuj dum la tuta 19a jarcento okazis ĉirkau la bezono de vehikla helplingvo kiu permesus la interkomprenon inter ĉiuj landoj kaj nacioj. Dum la somero de la jaro 1907, la pastro Bartomeu Font Cantallops fondis "Esperanto Klubo Palma", kaj la esperantista movado disvastiĝis tra la insulo, kun novaj asocioj same en Palma kiel ekstere (Sóller, Binissalem, Consell). La milita ribelo de Julio 1936, dum kiu kvar membroj de la Klubo estis murditaj kaj multaj aliaj persekutitaj kaj enkarcerigitaj, finigis la movadon. La nuna libro volas prezenti la enradikiĝon de la esperantistoj en la insula socio, kiel ankau la rilaton kiun ili havis kun la cetera esperantista movado ĉie tra la mondo.
(Esperantigis: Darío Rodríguez)