Free Web Hosting Provider - Web Hosting - E-commerce - High Speed Internet - Free Web Page
Search the Web

Renkontiĝo en Cura  [kura]

 

 

Membroj de Majorka Esperantistaro renkontiĝis la pasintan 9an de februaro en la monto de Randa.

En ĝia pinto estas preĝejo kaj monahejo nomataj Cura. Tie oni vidas preskaŭ la tutan insulon en belegaj panoramikoj

 

En Cura ni promenis kaj vizitis kejkajn elstarajn lokojn: La kavernon de Ramon Llull, la ventorozon, la ĝardenon kaj preĝejon, kaj finfine la trinkejon, kie ni legis legendon pri la fariĝo de la monto:

 

 

Kiel fariĝis la monto de Randa?

Nun vi scios kial meze de la Majorka ebeno elstaras tiu superba kaj blueca montego, ĉie videbla. Ĝi enhavas multajn ermitejojn de kiam la beata Ramon Llull tien supreniris por pentofari.

Okazis, laŭdire, ke kolosa giganto iam venis el Alĝero kun korbo plena da tero sur la kapo, kaj lambastono en unu mano ĉar li lametis sur unu piedo.

Li estis tiom granda, ke en neniu ŝipo estis sufiĉe loko por li . Sed li obstine volis enŝipiĝi.

Kaj kion la maŭroj faris?

Ili rajdigis lin sur du boatoj, unu piedo sur ĉiu boato.

Ili levis ankron, kaj ek al Majorko!

Bonŝance blovis poba vento, kaj la boatoj rapidege iris.

Sed, atingante la insulon Cabrera, kia okazo trafis lin!

Anstataŭ iri ambaŭ boatoj en la saman flankon, unu boato iris en unu flankon de Cabrera, kaj la alia boato en la alian flankon.

Gigantaĉo havis longegajn krurojn, sed tiom la boatoj apartiĝis, kaj tiom devis disigi la krurojn, ke li estis tuj disŝiriĝonta.

Kaj kion li faris, kiam li troviĝis en tiu malfacila situacio?

Li puŝis la bastonon surteren por apogi sin kaj lasi la boatojn. La bastonon li puŝis apud la loko Cala Pi, en Llucmajor.

Tiom profunde penetris la longa kaj dika bastonego, ke ĝi faris la profundegan puton tie estantan.

La giganto, por firme apogi sin, ne plu zorgis pri la korbo kaj lasis ĝin fali antaŭ si. Kaj falis tiom da tero, ke fariĝis la monto de Randa