Free Web Hosting Provider - Web Hosting - E-commerce - High Speed Internet - Free Web Page
Search the Web

Sukcesa retloko
Pluraj revuoj en Esperantio amplekse informis pri nia retloko post ĝia inaŭguro.
La oficiala organo de Kataluna Esperanto-Asocio (numero 316, majo-junio 2001) aperigis en sia frontpaĝo la bildon -tutkolore (!)- de la afiŝo bonveniganta en nian retlokon, baziĝinta sur la afiŝo de la KEF-kongreso okazinta en nia insulo je 1925, kaj adaptita de nia samideano David Martínez. En tiu sama numero oni reproduktas la artikolojn (laŭ korektita versio) pri la historia tezo prezentita de Xavier Margais, kaj pri la respublikisma omaĝo okazinta en Santa Maria del Camí.
Sed ĝi estas nek la sola nek la plej disvastigita informo pri nia retloko. La revuo “Esperanto”, eldonita de Universala Esperanto-Asocio informas en sia numero 1137 (junio 2001) pri la adreso de ttt-ejo, inter multaj aliaj; kaj en la numero 1138 (julio-aŭgusto 2001), aperigas rezumon de tiuj samaj artikoloj kaj fotaĵon de la omaĝo en la tombejo.
Tiamaniere, nian asocion kaj agadon oni iomete pli konas en Esperantio.

Majorkanoj en la IJK
La ĵus pasintan Internacian Junularan Kongreson, okazintan en la Elzaca urbo Strasburgo, partoprenis du membroj de Majorka Esperantistaro. Unuafoje post multaj jaroj estas pli ol unu insulano en internacia Esperanto-aranĝo.
La temo de la kongreso estis “Plurlingvismo en Eŭropo: kiel ĝin sukcesigi?”. Inter multaj aliaj programeroj, okazis en la publika parko “La Citadelle”, ekster la kongresejo, festivalo “Artoj kaj lingvoj”, tute malfermita al neesperantista publiko. Pluraj artistoj esperantistaj koncertis kaj montris diversajn stratajn spektaklojn. Okazis ankaŭ prezentado de pluraj lingvoj (proksimume 25) en esperanto kun samtempa traduko en la francan far diverslandaj kongresanoj. Interalie la katalunan lingvon, kaj kompreneble Esperanton, oni prezentis publike.
  
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Niaj asocianoj en la kongresejo

Prezentado de la kataluna lingvo