Free Web Hosting Provider - Web Hosting - E-commerce - High Speed Internet - Free Web Page
Search the Web

ARĤIVO DE NENOVAJ NOVAĴOJ
 
   

Vizitoj
Pasintjare vizitis Majorkon kelkaj germanaj samideanoj. Unue, dum la somero, Gerd Bussing kaj la fama verkistino Lena Karpunina, el Berlino. Poste, en aŭtuno, Franz-Peter Kurtz kaj lia edzino, ambaŭ el Schwerin.
(aperinta en la 5a bulteno, printempo 2001)

En la ĉarma vilaĝo Galilea, somero de 2000. Malantaŭe kaj maldekstre, Gerd Bussing. Antaŭe kaj dekstre, Lena Karpunina
 

Manifestacia ekskurso

La pasintjaran 1an de oktobro okazis la ĉiujara ekskurso por peti la refunkciigon de la fervojo Inca-Manacor-Artà [Inka-Manakor’-Arta’], “provizore” fermita en 1977. Kelkaj centoj da manifestaciantoj piede ekskursis ekde pluraj vilaĝoj laŭlonge de la malzorgata, sed ankoraŭ ekzistanta fervojo, ĝis la vilaĝeto Son Carrió [karrio’], kie devis okazi festo, sed pro la pluvo falanta dum la ekskurso finfine ne okazis.
Majorka Esperantistaro aliĝis al tiu ekskurso, kaj kelkaj membroj de nia asocio partoprenis en ĝi, marŝante ekde Artà al Son Carrió tra 17 kilometroj de fervojo. En nia aliĝa sciigo ni diris ke “ne temas pri nostalgiema eksmodaĵo, sed ĝi estas futurplena celo” (la refunkciado de la fervojo, kaj ankaŭ nia lingvo, konpreneble!).
(5a bulteno, printempo 2001)
 

Laŭleĝiĝo
Majorka Esperantistaro jam havas leĝajn regulojn. Tio estas, finfine niaj autoritatoj akceptis inter amaso da kulturaj asocioj nian specifan, poresperantistan kaj kontraŭfaŝistan, asocion.
La celo de Majorka Esperantistaro, laŭ niaj statutoj, estas propagandi nian lingvon internacian kaj omaĝi almenaŭ unufoje ĉiujare la esperantistajn martirojn kiuj estis murditaj de la faŝistoj dum la militribelado okazinta en la jaro 1936
(5a bulteno, printempo 2001) 
   

Omaĝe al la 2a Respubliko
Membroj de nia movado renkontiĝis, kune kun aliaj respublikanoj, la pasintan 14an de aprilo de 2000 en la tombejo de la vilaĝo Santa Maria del Camí, por omaĝi la demokratajn vilaĝanojn murditajn de la faŝistoj, dum la pasinta milito en 1936.
Inter demokrataj martiroj, faŝistemuloj murdis esperantistajn movadanojn. Pro tio, la partoprenantoj akordis ke, ĉiujare omaĝos la insulajn samideanojn kiu estis kaptitaj kaj lia vivo rabita de la faŝistoj. Tiamaniere, ni rememoris kaj rememoros niajn esperantistajn martirojn: la desegnanto Sebastià Crespí Valls, el Palma, kiu estis prezidanto de la Esperantista Klubo Palma kaj de la Grupo Lumo; la alkohola industriisto Antoni Coll Sastre, el Son Alegre - Palma; la tajloro Joan Matas Soler, el Santa Catalina - Palma kaj la masonisto Josep Salom Nadal, el Pla de na Tesa - Marratxí.
(4a bulteno, somero 2000)
Zamenhofa tago 1999

Jen la "oficiala" fotaĵo de la Zamenhofa tago , okazinta la pasinta decembro en la vilaĝo Bunjolo, kie ni jubileis per vespermanĝo en restoracio "Sa Peladora" en agrabla kaj samideaneca etoso.
(aperinta en la 4a bulteno, somero 2000)
 
 

Majorka programero en la UK 1999
En la Universala Kongreso okazinta pasintjare en la urbo Berlino (Germanio) estis unu programero rilata al nia insulo, temas pri filmo en kiu oni prezentis la restadon de Chopin kaj George Sand en Majorko. La reĝisoro de tiu filmo estas la pola esperantisto Roman Dobrzinski, kiu post la vidado de la filmo prelegis pri ĝia temo. Tiamaniere kelkaj centoj da esperantistoj vidis la pejzaĝon de Valldemossa, kaj la tipajn ĉopinajn lokojn, amase vizitataj de turistoj
(4a bulteno, somero 2000)
 

Dana fervojisto
En la fama kaj faka revuo eldonita en Danio por fevojistoj profesiuloj, Dana Fervojisto, de la monatoj majo/junio 1999, en la koverto aperis fotaĵo pri sollera trajno. Vere ni ĝojas, ĉar nia ligna trajno atingas ĉirkaŭ la XXI jarcento, kiam kelkaj trajnoj iras tricent kilometroj hore. La atento de vizituloj pri nia trajno kiu, rapide rapide, neniam superas tridek kilometrojn hore feliĉigas nin. Certe, ĝi iras tre malrapide sed ĉiam kompletigas, irante al Palma aŭ revenante al Sóller, sian vojaĝon.
(4a bulteno, somero 2000)

Retpaĝo de Bonobo
Antaŭ kelkaj monatoj nia samideano kaj desegnisto David Martínez, "Bonobo", havas siajn proprajn retpaĝojn. La adreso estas www.bonobo.8m.com  kaj tie vi trovos bonajn kaj allogajn specimenojn de sia laboro: desegnojn, skizojn kaj komiksojn. David estas la aŭtoro de la desegnoj de niaj "banyeta verda"-j en tiu ĉi numero ni montras unu verdkornetulon prenitan el la retloko de Bonobo.
(4a bulteno, somero 2000)

Manifestacio en Palma
La pasintan 12 de novembro de 1998 okazis en Palma granda manifestacio por protesti kontraŭ la nuna politiko pri konstruado. Se ĝi daŭrigas, baldaŭ nia insulo estos tute urbanigata kun grandaj hoteloj kaj apartamentoj ĉie kaj la pejzaĝo tute detruita. Por esprimi ke oni volas haltigi la teritorian modelon de la Baleara Registaro, kunvenis en la strato ĉiuj ekologismaj grupoj, najbaraj asocioj kaj politikaj partioj escepte la reganta. Tio signifis 30.000 homojn. Ni konstatis ke partoprenis multaj esperantistoj de nia insulo, ĉiuj el ili kun sia kvartala aŭ vilaĝa grupo.
La manifestacio trairiris la ĉefajn stratojn de la urbo kaj finiĝis en Plaça Major. La sekvintan tagon, la prezidanto de la Baleara Registaro, Jaume Matas, diris ke li pensos pri tio.
(3a bulteno, vintro 1998-99)

Esperantistoj en Balerman 6
Fine de novembro vizitis Majorkon la munkena samideano Georgo. Li tranoktis en hotelo situata en Palma plaĝo, relative proksima al tre fama, almenaŭ en Germanio, 6a Banejo.
Kelkaj majorkaj samideanoj promenis kun Georgo ĉe la marbordo, kaj antaŭ atingi la 6an banejon ili jam flaris ĝin; la kaŭzo estas ke seksa farado kaj alkohola trinkado sub la varmega suno ne povas trompi neniun, eĉ ne sentemajn esperantistajn nazojn...!
La eŭropa samideanaro konstatis tie teruran problemon: amasego da germanaj turistoj, kantis sen halti... Fine, ili konkludis ke la kantado sen reguloj estas vere danĝera.
 (3a bulteno, vintro 1998-99)

Retpaĝa premio
La retpaĝoj de la lernejo Col·legi Públic Ses Rotes Velles estis premiitaj en la konkurso Xarxa@Jove (Juna@Reto), organizita de la departamento pri Edukado de la Baleara Registaro.
Unu el la paĝoj premiitaj estas verkita en Esperanto, kaj temas pri la Muelejo en Santa Ponça. Ni parolis pri ĝi en la pasinta bulteno.
(3a bulteno, vintro 1998-99)

Zamenhofa tago decembro ‘98
Pluraj majorkaj samideanoj partoprenis en la Zamenhofa Tago en Palma.
Ili renkontiĝis por paroli esperante pri Zamenhof kaj la movado. La partoprenantoj iris manĝi al ĉarma vegetara restoracio, poste al varma kafejo kie oni kantas kaj muzikas ĉiu vespere. Estis la unua fojo post multaj jaroj, ke oni festas la Zamenhofan Tagon en publika ejo.
Dum la manĝado neniu forgesis Lolon kaj nian movadon, pro tio oni metis grandan fotaĵon ĉe la tablo de nia kara Zamenhof, dume alia samideano pendis verdan flagon en la muro. Ĝi havis proporciojn rekomenditajn de UEA.
Intertempe oni rememoris Izrael Lejzerowicz-n, murdita en Treblinka en 1942, kaj siaj verkoj. Iuj konstatis ke la plej konata El la verda biblio..., sesdek jaroj post sia eldonado, aldonas al la legantoj amuzan sperton.
(3a bulteno, vintro 1998-99)

Bataltago por la kataluna lingvo en Palma
Membroj de Majorka Esperantistaro partoprenis dum la pasinta majo monato en Palma -kiu estas la ĉefa urbo de la Baleara Insularo (Illes Balears)- en bataltago por kataluna lingvo.
Ili postulis per granda afiŝo, ke kataluna lingvo havu la tutan rajton kiel nacia lingvo kaj ke nia esperanta lingvo havu la tutan rajton kiel internacia lingvo.
La majorka anaro kriegis esperante kiam la aliaj majorkanoj direktis katalune la sama sentenco: "Ni spitas" ("Plantam cara ") al la hispana kaj la loka registaroj.
(2a bulteno, somero 1998)