Iomete pri ni agado dum 2003
Post la sukcesa kongreso en Sóller, nia agadritmo ege kvietiĝis, sed tamen ne ĉesis
Kurso
Dum la una jarduono, ekde februaro ĝis junio, ni faris kurson en kulturcentro Santa Catalina (Palma). Lernantoj ne estis multaj, sed per la kurso kelkaj homoj komencis aŭ plibonigis siajn konojn pri la lingvo, kaj ankaŭ siajn ligojn al nia movado
Kampara tago
La pasintan dimanĉon 23an de novembro, profitante de la restado en Majorko de samideanoj kaj radioamatoroj Wolf Krüger, el Germanio, kaj Ian McDowall, el Britio (kiu restos en nia insulo ĝis januaro); ni organizis kamparan tagon en Bunjolo. Ni piediris kaj vizitis la kamparpalaco kaj ĝardenoj Raixa, kaj poste tagmanĝis en dometo de Calbet, en agrabla kaj amikeca etoso, kaj sunbrila vetero, kiu mirigis niajn gastojn.
![]() |
![]() |
|
| Wolf (live) i Ian (dekstre) | En la ĝardeno Raixa |