Free Web Hosting Provider - Web Hosting - E-commerce - High Speed Internet - Free Web Page
Search the Web

Kataluna Kongreso de Esperanto en Sóller
 

La venontajn 1an, 2an kaj 3an de novembro okazos en la ĉarma majorka urbo Sóller (pron. [soje]) la 31ª Kataluna Kongreso de Esperanto, memorante la 75an datrevenon de la 24ª Kongreso, okazinte en la sama urbo je 1927. organizita de la Grupo Esperantista Solleric kaj Kataluna Esperantista Federacio.

Vidaĵo de la kongresurbo. Vi povas vidi la monton l’Ofre, (1090 m) kun perfekta konusa pinto, la preĝejon Sant Bartomeu kun sia modernisma fasado, kaj la malantaŭan flankon de la kongresejo, Can Dulce, apud palmo.

MALGRANDO BELAS

La temo de la kongreso estos pri la beleco de la malgrando. Esperanto malgrandas, kiel multaj aliaj aferoj; tamen, aŭ eble pro tio, ĝi estas alloga. La programo ankoraŭ ne estas preta, sed ni esperas havi prelegojn kaj ankaŭ ekspozicion pri malgrandaĵoj kaj malgrandadecoj.

CAN DULCE

La kongresejo estos kultura domo Can Dulce, (pron. [kan dulse]), bela konstruaĵo kiu utilos al ni ankaŭ kiel amasloĝejo. Ĝi situas en la strato Gran Via, en la urbocentro, proksime de la urboplaco kaj la stacidomo.

 

Kelkaj majorkaj esperantistoj antaŭ la kongresejo

LA URBO

La urbo Sóller, kiu havas proksimume 12.000 enloĝantojn, troviĝas en belega kaj fruktodona valo, ĉirkaŭata de alta montaro. La valo nur malfermiĝas en mallarĝa parto nordokcidente, kie troviĝas la haveno, apud preskaŭ cirkloforma golfeto. Dum jarcentoj la haveno estis la plej grava komunikilo de Sóller kun la ekstero. Pro tio historie oftas rilatoj de sojeranoj kun Okcitanio, ĉar la maro estis la plej grava vojo por atingi la valon.

En 1912 ekfunkciis la trajno kiu komunikas Sóller kaj Palma, trairante la montaron per tuneloj kaj pontoj en mirinda pejzaĝo. Nuntempe la trajno, kiu konservas sian originalan lignavagonan aspekton, estas unu el la plej gravaj turismaj allogaĵoj de la valo, kaj eĉ de la insulo. Ĝi iras nekredeble malrapide, kaj pro tio ĝi estas promenilo kaj ne efika ĉiutaga transportilo.

 

Pli da informoj pri Sóller vi povas trovi angle, katalune kaj hispane en sollernet.com

kaj pri la trajno kaj tramo (nur hispane) en Tren de Sóller

tiu ĉi paĝo katalunlingve

reen